Dekdu punktoj de Martinus

 

La esenco de la evolucio kaj sorto de la homaro

26.31 CXi tie ni finas nian analizon de la internacia mondregno, en kiu la homaro de la tero estos unuigita. Tio okazas per du citajxoj el mia cxefverko "Livets Bog", (La Libro de la Vivo), en kiu tiu temo estas detale traktita. La citajxoj trovigxas en la paragrafoj 117-119. Interalie tiuj citajxoj esprimas la dek du cxefajn punktojn, kiuj konsistigas la firman portantan fundamenton por la strukturo de la mondregno en kontakto kun la baza tono de la universo, la amo.

  1. CXiuj formoj de venko de la altruismo super la egoismo (la venko de la komunintereso super la privatintereso).
  2. Kreo de internacia demokrata monda registaro.
  3. Malarmado de cxiuj landoj favore al establo de internacia senpartia mondpolico.
  4. Evoluigo de internacia malkasxa - ne sekreta - plej alta legxodona organo kaj justico reprezentanta la plej elstarajn estulojn de la scienco en spiritaj kiel ankaux en materiaj regionoj, estuloj, kiuj havos la necesajn kvalifikojn por distingi inter "abnormaj agoj" kaj "krimoj", kiuj havos scion pri la proceso de la evoluo kaj pri la eternaj legxoj de la vivo, kaj kiuj per tio povos esti garantio pri absolutaj rajto kaj justo por cxio kaj cxiuj.
  5. Forigo de privata posedo de la naturvalorajxoj favore al proprigo de ili al la monda sxtato.
  6. Forigo de mono favore al enkonduko de persone farita laboro kiel sola pagvaloro, kaj ties kvitanco kiel sola persona pagilo.
  7. Establo de infana, maljunula kaj malsanula fonduso komuna por la tuta monda sxtato surbaze de partopagoj per laborkvitancoj.
  8. Utiligo de masxinoj por malplilongigi materian labortempon favore al studotagoj kaj spirita esplorado.
  9. Forigo de perforta politiko kaj sangelversxoj.
  10. Forigo de punoj per torturo kaj mortigado favore al kleraj arangxoj de internigo kaj edukado.
  11. Evoluigo de vegetaraj nutrajxoj, de sano kaj korpoflegado, de sanaj kaj helaj logxocirkonstancoj.
  12. Evoluigo de spirita libero, toleremo, humaneco kaj amo al cxiuj vivaj estuloj, al homoj kaj bestoj, al plantoj kaj mineraloj.

26.32 Tiuj dek du punktoj identas do kun tiuj realajxoj, cxirkaux kiuj koncentrigxos la tuta terhoma evoluenergio. Sub tiuj punktoj plenumo de la plej alta amordono de la vivo, "amu unu la alian" (Joh. 15.12), do en la cxiutaga vivo de la tera homo kaj surbaze de la nova kosma mondimpulso celos al sia perfekta realigxo. La menciitaj punktoj sekve ne estas kreitaj cerbumajxoj aux starigita hipotezo, sed male estas esprimoj de reala analizo de faktoj, kiuj estigxis nur surbaze de antauxaj realaj travivajxoj. Tial neniu tera homo povos ekzisti sen kontakto kun tiuj realajxoj aux cxirkauxita de tiuj energioj.

Esti en harmonio kun tiuj energioj aux kun la menciitaj dek du punktoj estos do la samo kiel esti en harmonio kun la dia mondplano. - Tio signifas: esti stimula faktoro en la kreado de la monda paco sur la tero, kaj tio estas la plej rapida vojo por cxiu tera homo al "la granda naskigxo" aux atingo de iluminita vivo.

Eltirajxo el La Eterna Mondbildo 2, simbolo n-ro 26 ©Martinus Idealfond.

Ree