Sep vivkonsiloj de Martinus

 

Martinus respondis al demandoj de legantoj de la revuo Kosmos. La demando cxi-sube estas de 1933.

Iam homo demandis al Martinus: "Kiel eblas al iu homo atingi tiun toleremon pri kiu vi parolas? - Multajn homojn mi ne povas toleri, kaj tute ne ami, kaj mi ne komprenas kiamaniere mi povus iam ajn atingi tion."

Martinus respondis: "Ami sian proksimulon ne dependas nur de la volo, sed same kiel estas ekzemple por muzika talento, tiu konduto estas bazita sur kunnaskita talento. Gxi estas rezulto de antauxa konstanta trejnado aux ekzercado eventuale okazinta dum pluraj vivoj. Tiu ekzercado finfine rezultigas kulminon de la talento, kaj tiam la individuo aperas kiel geniulo sur la koncerna kampo.

La kreado de tiu morala genieco aux la perfekta kapablo ami sian proksimulon okazas grandparte auxtomate per la spertado de suferoj, kaj sekve tie estas ekster kontrolo de la volo. Sed cxi tie mi mencias kelkajn el la plej gravaj faktoroj en tiu parto de la kreado de la talento, kiu estas submetita al la volo. Surbaze de tiuj faktoroj la individuo povas konscie kunlabori en sia propra kreskado al vera aux perfekta manifestado de amo:

  1. Forigu la nocion "malamikoj" el via konscio.
  2. Neniam kontrauxdiru koleron, kalumnion aux aliajn formojn de malagrabloj direktitaj al vi.
  3. Neniam mem diru ion malbonan pri iu aux io.
  4. Estu absolute vera aux sincera en cxiuj rilatoj de la vivo.
  5. Estu absolute neinfluebla de flato, lauxdo aux riprocxo.
  6. Neniam kunagu por mortigi, vundi aux korpodifekti.
  7. Neniam forlasu la penson pri tio, kiamaniere vi absolute plej bone povas utili al viaj kunestuloj. Tiam vi praktikas la plej altan formon de jogo aux plej perfektan trejnadon en tiu parto de la evoluo kiu trovigxas en la regiono de via volo. Kaj en kunligo kun la cetera parto de la prilaboro de via naturo fare de la vivo, tio finfine kondukos vin al la morala genieco, transformas vin al perfekta estulo aux "dihomo"."

Martinus

Cxi tiu traduko aperis en la esperanta eldono de KOSMOS n-ro 1, 1996.
©Martinus Idealfond

Ree