Konsilo de Martinus al malsanulo

 

Respondo de Martinus al letero de malsanulo:

(N.N.)

Dankon pro via afabla letero de la 21-a de februaro kaj dankon ankaux pro la fidelo, kiun en gxi vi montras al mi. Mi komprenas, ke vi multe suferas, kaj mi sincere deziras, ke vi tute sanigxos. Sed tio, kion mi povas fari en tiu kazo estas tre limigita. Mi ne povas fari miraklojn. Tio sole estas en la mano de Dio. Mi povas nur diri, ke la malfelicxaj sortoj ne estas "puno" de Dio. Se la suferoj en la mondo estus puno de Dio tiel, kiel homoj en supersticxo kaj nescio konceptas ilin, do ne estus problemo kontrauxbatali malsanojn kaj farigxi sana. Tiam temus pri ricevo de pardono. Dio volus pardoni cxiujn kaj liberigi ilin de puno, gxuste pro la amo per kiu li gvidas la universon kaj igas cxiujn kreajxojn finfine esti gxojo kaj beno por cxiuj vivaj estuloj. Sed kontrauxago al la malsanoj en la mondo ne estas demando pri pardono. Liberigo de malsano kaj cxiuj aliaj suferoj estas tute alia demando, nome la plej grava kaj plej granda demando en la tuta vivo. Cxiu liberigo de sufero estas demando nur pri "perfektigado". Sen spertoj de suferoj neniu ajn homo liberigxus de la bestaj tendencoj kaj tradicioj kaj farigxus vera perfekta estulo aux "homo laux la bildo de Dio". Suferoj kauxzas la plej grandan kaj diecan kapablon en la homo, nome la humanan senson. Tiun senson oni ne povas akiri nek per sagxo nek per inteligento. La absolute sola, kiu povas kauxzi la antauxe menciitan humanan senson estas la suferoj, kaj kiam oni atingas tiun senson, gxi intelektigxas kaj farigxas logika pere de inteligento, sagxo kaj gvidado. Tiu dieca kapablo, ja ne estas atingebla per inteligento, sed estas nur administrebla pere de gxi, post kiam oni posedas gxin. Tiu kapablo estas la samo kiel "la proksimula amo" kaj estas vivkondicxo por la perfekta homa vivo.

Kara N.N. Pere de cxi tio vi povas kompreni, ke la plej grandaj kaj la plej perfektaj homoj en la mondo estas tiuj, kiuj tiagrade komprenas la suferojn de aliaj, ke ili volonte prenas sur si suferojn, se pere de tio ili povas liberigi aliajn de ili. Sed la instigilo en tiu ilia agmaniero estas gxuste tiu humana sento, kiu igas ilin senti en sia propra naturo, menso aux psiko la suferojn de aliaj, kaj per tio ili komprenas la tristan staton de tiuj estuloj, kaj tutkore deziras helpi ilin. La evoluo de tiu dieca kapablo estas cxefe la celo por la enkarnigxo de la vivaj estuloj cxi tie sur la tero. Tial la terglobo estas samgrade mondo de la suferoj. Sed mondo de suferoj estas do kampo por evoluo de la plej granda kapablo de la vivo. Gxi transformas la vivajn estulojn de mallumaj, bestaj kaj malamaj al amaj, diecaj estuloj, kiuj finfine plenumos la eternan planon de Dio. "La homo laux la bildo de Dio, simila al li". Mondo plena de tiaj estuloj konsistigas la finan aux perfektan "regnon de la cxielo".

Jes, kara N.N.! Kiam vi estas trafita de tiel granda sufero, kiel via letero esprimas, do la kauxzo estas ke vi trovigxas en koncentrita, akcelita evoluo. Per tio vi spertas multfoje pli grandan evoluon en pli mallonga tempo, ol se vi ne havus gxuste tiun staton de sufero, kiu nun konformas plej bone al la sorto de via nuntempa vivo. Vi vidas cxi tie, ke miraklo, kiu subite forprenus viajn suferojn, povus haltigi vin en tre necesa pasado supren al la pintoj de la lumo, kiuj estas la celo por cxiuj estuloj de la tero. Pri tio vi eble povus diri, ke vi dezirus evolui pli malrapide, kiam tio liberigus vin de kelkaj el tiuj malfacilajxoj aux suferoj, kiuj nun plenigas vian sorton. Kaj vi eble aldonus, ke hodiaux trovigxas tre multaj aliaj homoj, kiuj ne havas apartajn suferojn. Kaj tio estas vero. Sed tio ne signifas, ke tiuj homoj evitas suferojn. Ili aux jam havis ilin aux neeviteble estas survoje al ili. Neniu ajn estulo povas akiri perfektecon per pli facila aux pli sensufera maniero ol aliaj. Cxiuj devas travivi la samon por farigxi la samo. La eternaj legxoj estas neskueblaj. Ili ne en iu ajn maniero estas sxangxeblaj, kaj per tio ili garantias, ke la celo, kiun ili devas plenumi, nome la konservado kaj renovigo de la eterna vivtravivadkapablo, neniam malsukcesas. Tiaj legxoj estas absolute egalaj por cxiuj vivaj estuloj kaj do kondicxas, ke absolute cxiuj finfine akiros la sperton de la plej altaj perfekteco, beato kaj felicxo.

Cxi tio, pri kio mi informis vin, cxi tie eble estas nur malgranda konsolo. Tio ne rekte aux subite liberigas vin de viaj suferoj, kara N.N., sed gxi donas al vi la gxustajn analizojn de la suferproblemoj de la estuloj, kaj per tio vi povas akiri la tute gxustan sintenon al via sortosituacio. La gxusta sinteno rezultigas la gxustajn pensojn aux pensimpulsojn. Via situacio do ne estas senespera. La gxustaj pensimpulsoj nome estas la samo kiel mezkosmaj elektraj impulsoj. Samgrade kiel vi pensas laux la gxustaj impulsoj, vi sxargas vian sortoelementon per tiuj impulsoj. Ili reefikas kiel positiva vivoforto. Via tuta fizika organismo estas mezkosma elektra sistemo, kaj cxiuj funkcioj movigxas pere de organa aux mezkosma elektro. La sxargo okazos do pere de cxiuj viaj impresoj, kiujn vi ricevas tra la sensoj, kaj pere de cxiuj travivadoj kiujn vi spertos, kaj el kiuj kelkaj donas al vi gxojon kaj felicxon, dum aliaj vekas melankolion kaj malbonan humoron. Via mio aux plej alta memo estas la plej alta cxefo kaj reganto super la mezkosma elektro aux vivoforto kreitaj de viaj pensimpulsoj. Sur kampoj, kie homo ne estas finevoluinta aux estas nescia, gxi ne komprenas pensi gxuste. Gxi ne povas agi laux scio aux sperto, kiujn gxi ne havas. Pensado tamen okazas, sed tiam gxi farigxos erara kaj okazas blinde, kaj tial gxi farigxos negativa kaj fusxa sur la mensaj kaj la organismaj kampoj, kiujn ili devus aktivigi kaj teni en sano, normaleco kaj bonfarto.

Kiel menciite, la elektra sxargo de la homo, kio estas la samo kiel sxargo de gxi per vivoforto, okazas per la sensospertado de la fizika kaj ankaux de la spirita mondo. La sensorganoj estas organoj de transformado de fizikaj reakcioj al mezkosmaj, elektraj impulsoj, kiuj pere de sia trapaso tra la subkonscio farigxos viva travivado en la maldorma tagokonscio. De tie ili pasas plu al la bateriorganoj, por tie sumigxi kiel mova forto por la pens- kaj volfunkcioj de la estulo kaj ties transigxo al manifestado tra la fizika organismo. Tiu manifestado plue kreas reagon en la eksteraj cxirkauxajxoj. Tiu reago estas la samo kiel la sorto de la estulo. Bedauxrinde mi ne povas cxi tie trakti tiun temon pli detale. Sed mi tamen esperas, ke per tio vi povas kompreni, ke vi havas en via propra mano treege efikan rimedon por resanigxo. Temas do pri atingo de la tute vera sinteno al si mem kaj al siaj kunestuloj kaj cxirkauxajxoj. Ju pli oni cxi tie pensas gxuste kaj per tio vidas la dian veron aux realon en cxiu situacio aux en cxio, kio okazas, kaj per tio rekonas la neskueblan logikon de la vivo, kiu kauxzas, ke absolute cxia kreajxo de la naturo finfine farigxas gxojo kaj beno - ankaux en la propra sorto - des pli per pozitiva vivoforto oni sxargas siajn vivofortajn bateriojn (mezkosmaj elektraj organoj en la superkonscio). Pozitiva vivoforto kreigxas tiel per optimismaj pensoj. Se male la pensospecoj de estulo estas bazitaj sur pesimismo kaj nigra vido, memkompato kaj sentoj de martireco, amareco kontraux aliaj homoj, kiujn oni opinias estas la kauxzo de oniaj suferoj, tiam la pensoj donas al ni nur negativajn, mezkosmajn, elektrajn impulsojn kaj sekve mankhavan aux reduktitan vivoforton. Sed reduktita vivoforto signifas reduktitan funkcion kaj en la organismo kaj en la menso. Tia malforta funkcio povas plue kauxzi nur reduktitan vivoforton aux limigitan gxojon pro la ekzistado. Senti vivofelicxon kaj gxojon pro la ekzistado estas funkcio. Sed funkcioj realigxas nur per forto. Samgrade kiel la forto mankas, la funkcio cxesas. Tiaj malfortigoj de la funkcioj estas bazo por cxiuj formoj de mensaj kaj korpaj malsanoj kiuj ekzistas. Kaj tiuj povas plue kauxzi, ke la estulo mortigas sin mem, kaj tio estas la samo kiel kulmino de malsagxo.

Tiel la plej interna kauxzo de la malsanoj estas malgxusta pensado kaj perceptado. La estulo devas uzi cxiujn fortojn, por ke gxi havu optimismajn pensojn. Tion oni ekhavas per ekkono de la reala vero de la vivo, kiu estas en si mem la kulmino de optimismo, bazita sur identeco kun la cxioamo. Se tia estulo kun malforta aux rompita vivoforto komencas pensi, kion oni povas fari por esti utila al aliaj malsanuloj kaj suferuloj, do tiuj pensoj komencas evoluigi novan vivoforton. Krome nenio alia pli bone akcelas aux kreas pozitivan vivoforton ol la akceptado de tio, ke oni ne senkulpe suferas, kaj ke niaj suferoj signifas, ke Dio levas nin de pli malalta vivsfero al pli alta kaj pli perfekta vivsfero, kie oni estas libera de malsanoj kaj suferoj. Memoru, ke sen sperto de la mallumo kaj sekve de la suferoj, ne eblus por ni havi kapablojn sperti la lumon.

Por la homo la vojo for de la suferoj estas trejni sin en optimisma kaj humanisma pensmaniero. Sen tia pensgvidado ne trovigxas perfekta vivoforto en la homaj organismo kaj menso. Sed la homo devas mem helpi por starigi sian vivoforton. Same kiel la gxardenisto devas sarki siajn fruktokampojn, por ke la arboj ne sufokigxu pro la trudherbo, sammaniere la homo devas sarki sian konscion, sian penskultivadon kaj la kampon de volgvidado por eviti la sufokan trudherbon. La trudherbo povas cxi tie flori kaj efiki malfortige aux paralizige al la vivforto kaj normaleco kaj per tio detrui la vivemon aux gxojon de la ekzisto. Tiu mensa sarkado konsistas en tio, ke oni forigu vidon de mallumo, cxian amarecon kontraux estuloj, kiujn oni konsideras respondecaj por siaj suferoj aux malfacilajxoj, krom aliaj amarecoj. Tiuj farigxos pli facilaj, kiam oni forigos cxiujn ajn sentojn de martireco kaj sentojn de memriprocxo kaj cxian plendadon al aliuloj pro sia stato kaj komprenas, ke laux kosma vido la vivo estas justa kaj perfekta kaj ke oni mem estas la kauxzo de sia sorto. Sxangxi sian naturon, kaj per tio levi sin el la mallumo, tio memkompreneble estas malfacila, sed absolute ne trovigxas aliaj vojoj al la reala garantio por felicxo kaj gxojo en la ekzisto. Sed cxiuj malfacilajxoj ne estas tiom krudaj ke ne eblas venki ilin, kaj pripensu cxi tie la mirindan diecan forton, kiu trovigxas en cxiuj vivaj estuloj en formo de la principo de la pregxo, grandioza fonto de helpo por tiu estulo, kiu lernis kompreni gxian forton. Cxio, pri kio homo petas, estos neskueble plenumata, se tio rilatas al helpo per malegoisma kaj proksimulama agmaniero. Tie la pregxo povas farigxi tre granda kampo de blanka magio. Estis cxi tiu forto, kiu donis al Kristo la forton akcepti sian krucumon kaj ne fugxi for de gxi. Tion li povintus fari, sed tiam lia granda misio malsukcesus. Estis ankaux la sama forto, kiu igis la apostolojn iri laux la piedspuroj de Jesuo kaj akcepti la krucumon kiel li. Estis ankaux la sama forto, kiu donis al la unuaj kristanoj tian vivoforton kaj optimismon, ke kantante ili povis iri en la arenon, kie la sovagxaj bestoj dissxiris ilin.

Per tio mi donis al vi malgrandan enrigardon en la sciencon de la sorto kaj mi esperas, ke vi povas ekhavi iom da gxojo kaj apogo per tio. Krom cxi tiu malgranda instruado, kiun mi donis al vi cxi tie, via malsano do restu afero inter Dio kaj vi mem, kara N.N. Kaj per tio miaj plej koraj salutoj kaj plej bonaj deziroj al vi.

Martinus

Originala dana titolo: Svar på et brev fra en syg (publikigita en la dana eldono de KOSMOS n-ro 3, 1997).
Cxi tiu traduko aperis en la esperanta eldono de KOSMOS n-ro 2, 2000.
©Martinus Idealfond

Tradukis Ejnar Hjorth

Ree