Superrigardo al la verkaro de Martinus


Martinus verkis kiel auxtoro dum preskaux 60 jaroj. Li estis skribonta kelkajn fundamentajn verkojn kaj nombron da malpli grandaj libroj. Li nomis sian verkaron "la Tria Testamento".

Livets Bog (Livets Boux - La Libro de la Vivo) parto 1-7: Tio estas lia cxefverko kun pli ol 2000 pagxoj. GXi montras al la fundamento de nova vivscienco.

La Eterna Mondbildo parto 1-4: CXi tie trovigxas la kosmaj simboloj de Martinus klarigitaj. La Martinus-Instituto intencas eldoni pli multajn volumojn. CXi tiuj unuaj volumoj tamen kovras la centrajn simbolojn.

Aliaj libroj - ekzistas rondnombre 30: CXi tie ni i.a. trovas la librojn Logiko kaj La sorto de la homaro.

Artikoloj: La artikoloj de Martinus estas publikigitaj en la revuo Kosmos, kiu estas mendebla cxe la Martinus-Instituto.

 

Kion mi povas komenci legi?

Ofte estas avantagxo partopreni en iu prelego kiu donas enkondukon en la kosmologio de Martinus. Certaj eble tuj volas komenci kun la cxefverko Livets Bog, aliaj preferas iun de la libretoj. La jenaj kutimas esti popularaj komenci kun kaj estas haveblaj cxe la Martinus-Instituto:

Logiko: CXi tie Martinus priskribas siajn esencajn pensojn, kaj direktas la leganton al pli profundan logikan komprenon de la vivo. Logika kuntekste ankaux povas esti legata kiel amscienca. Cx. 320 pagxoj.

La sorto de la homaro: CXi tie Martinus rakontas pri la fundamentoj de kosma mondstrukturo. Li priskibas la estontecon de la homaro kaj la nuntempa krizo. Cx. 84 pagxoj.

La antauxparolo de Livets Bog estas aparte acxetebla kaj donas unikan enkondukon al la baza instigado de Martinus al peri cxi tiun mondbildon. GXi ampleksas 16 pagxojn.

 

» Iru al la Martinus-Instituto

Ree