Simbolo n-ro 11 - La eterna mondbildo*

Simbolo 11 - La eterna mondbildo. La viva estulo II. La eterna Dio kaj la eternaj difiloj

LA SIMBOLO MONTRAS LA UNIVERSON EN SIA TUTAJXO. LA UNIVERSO ESTAS VIVA ESTULO KIU MANIFESTIGXAS EN SES DIVERSAJ VIVSFEROJ. CXIU VIVSFERO KONSISTAS EL VIVAJ ESTULOJ, KIES VIVTRAVIVADO ESTAS KREATA PER LA INTERAGADO KUN LA CXIRKAUXAJXOJ, KAJ TIEL KUN LA UNIVERSO AUX DIO.

1. La blanka stelo kaj la radikampo meze simbolas Dion, dum la blankaj cirkloj kaj la de cxi tie deirantaj radioj esprimas la unuopajn vivajn estulojn.

2. La koloraj kampoj estas la reago de la renkonto inter Dio kaj la vivaj estuloj. Cxi tiuj reagoj konsistigas ses vivsferojn, indikita per po unu koloro kaj energio:

rugxala plantoregnoinstinkto
orangxala bestoregnopezo
flavala perfekta homregnosento
verdala sagxoregnointeligento
bluala dia mondointuicio
indigala beatoregnomemoro

3. La kolorkampoj ankaux montras kosman spiralciklon kie la terglobo situas en la bestoregno.

4. La stelfiguro simbolas la kosman konscion kaj indikas la komencon de la perfekta homregno. Post cx-aux 3000 jaroj tiu homregno estos realajxo. La plej malfruaj restajxoj de niaj hereditaj bestaj aux egoismaj konsciotendencoj kun tio estos fintravivita.

5. La sekvantaj superfizikaj ekzistadosferoj montras ecx pli altajn mondojn kie la vivo kulminas en sagxeco kaj amo.

*) Originaltitolo: La eterna mondbildo. La viva estulo II. La eterna Dio kaj la eternaj difiloj.

Cetere vidu la simbolklarigon de simbolo n-ro 11 en La Eterna Mondbildo 1.

©Martinus Idealfond, 1963

Tradukis Clifford Weinmann

Ree