Simbolo n-ro 16 - La eternokorpo
LA SIMBOLO EN SIA TUTAJXO MONTRAS LA VIVAN ESTULON.
1. La blanka meza triangulo simbolas la mion de cxi tiu estulo kiu estas la fiksa punkto de la elsenditaj kaj revenantaj movoj.
2. La blanka flamkruco esprimu ke la eternokorpo de la vivaj estuloj en cxiu momento estas tute perfekta. Estas en sia tutajxo eterne en ekvilibro. Cxiuj super- kaj subekvilibroj povas nur okazi kiel lokaj fenomenoj en la eternokorpo.
3. La multaj violaj cirklovojoj aux cikloj kiuj devenas de kaj revenas al la mio, simbolas cxiujn diversajn movospecojn kiuj konsistigas la kreitajn organojn, korpojn, manifestajxojn kaj vivtravivadon.
4. La plej granda ciklo kiu estulo povas travivi ene de fizika tera vivo gxuste estas la travivado de tiu tera vivo. Estas en si mem movaktivigo deirante de la mio kaj revenante al la mio.
5. Sur la simbolo la cikloj estas reprezentita en kvar grandoj. Tio nur simbolas ke la cikloj prezentigxas en diversaj grandoj. Ekzistas cikloj de mikroskopa karaktero kaj cikloj kiuj etendigxas tra milionoj kaj milionoj de jaroj.
6. La eternokorpo konsistas el cxiuj ekzistantaj movospecoj.
Cetere vidu la simbolklarigon de simbolo n-ro 16 en La Eterna Mondbildo 1.
©Martinus Idealfond, 1963
Tradukis Clifford Weinmann