Biografio

Enkonduko

La dano Martinus estas nekonata por multaj hodiaux, parte cxar li mem volis tion, parte cxar la scio pri lia verko plukreskitas en nedrameca kaj kvieta maniero. Martinus peras iun unike novan en nia tempo, cxar lia verko bazitas sur memstara kosma klarvido. SXajne estas lia ekvilibra intuiciokapablo kiu ebligas tion.

Li priskribas la kosmajn principojn en nia ekzistado. Li tutsimple priskribas la propran rezulton de la ekzistado. Estas eterna sagxecxo al kiu li donas novan, logikan ka sciencan esprimon. Estas sagxeco kiun inicitoj de la homaro de cxiuj epokoj diversmaniere priskribis. La kontribuo de Martinus sxajnas esti rare belega kreado de klareco kaj logiko, unika por nia tempo.

Per tio, ke estas la eternaj principoj de la ekzistado kiujn Martinus montras, li iras trans sektkreado kaj religiokonstruo. Li donas al la leganto eblecon, ke deirante de sia intereso, informigxi pri la ekzistado de plej alta "ideoperspektivo". Lia vivoverko krome estas pledo por cxiu ekzistado. Martinus per sia laboro ebligis al la libera homo pensi pli memstare, kaj samtempe farigxi inspirata akordi kun la plej profunda simpatia bazo de la vivo, nome la proksimula amo.


Infaneco kaj junagxo

Martinus Thomsen naskigxis en Danio, la 11-an de auxgusto 1890, en la vilagxo Sindal sur norda Jutlando. La junagxo estis stampita per simpleco. Martinus naskigxis eksteredzece de solpatrino kaj sxi mortis frue, kiam Martinus estis 11-jara. Certaj aferoj indikas ke lia patro estis la bienulo Lars Larsen. Martinus estis foradoptita cxar la patrino ne povis havi lin kun si cxe la bieno kie sxi laboris.

Li alvenis cxe la duonfrato de la patrino kaj lia edzino, kiuj antauxe havis 11 infanojn. La plejmulto de la infanoj tamen jam forlasis la hejmon je la tempo kiam Martinus venis al la paro. Li laboris kiel bienservisto/pasxtisto por diversaj kampuloj dum sia junagxo. Lia instruado limigxis je kelkaj jaroj de studoj en lokaj vilagxolernejoj. Trovigxis malmultaj libroj en lia infanagxhejmo.

Kiel knabo Martinus perceptis la grandecon kaj belecon de la naturo. Li travivis kunestadon kun la vivo kaj la naturo, kaj komprenis ke necesas esti io pli granda ekster lia malgranda mondo. Li frue montris mildan temperamenton al homoj kaj bestoj. Martinus laboris kiel pasxtisto dum du jaroj, antaux la konfirmon je la agxo de 14 jaroj. Li post tio lernis metion kiel forgxisto, sed tio ne tauxgis al li; tial li trovis novajn okupojn en la agrikulturo.

Li pli malfrue farigxis laktejisto en vico da laktejoj en Danio. Finfine li alvenis en Kopenhago laborante i.a. kiel noktogardisto. Li havis certajn supernaturajn travivajxojn dum tiu tempo. Li pripensis igxi artisto, instruisto aux fotografo inter aliaj aferoj, kaj sopiris esti utila por la homaro. En 1920 li farigxis leterportisto. Li finis tion post iu tempo, kaj farigxis kontoristo cxe la laktejo Enigheden (signifikante 'Unueco' en la dana lingvo).


La kosma fajrobapto

Martinus trapasis proceson je la pasko 1921 kiu estis transformonta lian konscion kaj percepton. Rakontoj de diversaj kulturoj kaj mistikuloj indikas plialtigitan konsciostaton, kiun estas eble atingi. Martinus komencis pensi profunde pri sia propra vivo kaj gxia senco. CXe tiu tempo li, laux spirita vidpunkto, estis blanka pagxo. Li enlerneje ne legis ion krom la Biblio. Li priskribas lin mem kiel profunde religia en la senco havi proksimecon kaj cxiam okazantan interparolon kun Dio. Ne pasis tagon sen pregxo al Dio. Jesuo estis idealo por Martinus, sen li estis tradicie religia. Li kutime demandis kion Jesuo estus farinta en diversaj situacioj.

Martinus sentis sopiron por spirita kompreno kaj li prunteprenis teozofian komencantan libron pere de kolego. Temis i.a. pri medito, kaj Martinus sidigxis por provi. Li neniam atingis finlegi la libron antaux ol lia konscio trapasis transformigxon. La libro instigis la leganton mediti pri Dio, kaj Martinus tion faris. Subite Martinus travivis kiel la konscio farigxis forte plialtigita kaj li vidis Kristosimilan estulon veni renkonte al si. GXi estis cxirkauxita de intense viva lumo. La estulo venis pli proksime al li kaj nun estis kiel blindigita sunlumo. Poste gxi eniris en la karnon kaj sangon de Martinus. Senkompare alta sento dauxrigis, kaj li povis elrigardi super la kontinentoj kaj maroj de la mondo en la brilo de la dia lumo.

La sekvan tagon li ripetis sian meditekzercon, kaj senpere li estis cxirkauxita de la dia lumo. La lumo plenigis lin al la limo de tio kion lia organismo kapablis elteni. Li trovigxis en maro de lumo. CXiuj detaloj estis kiel de oro. Tra cxio vibris orajn filamentojn. Martinus perceptis tion, ke estas la konscio de Dio en cxio. Tra cxiu kreajxo plej alta forto regas la ekzistadon. Tradicie mistike oni povus disdividi lian travivajxon en du fazoj, parte ekstera, kie li vidas la dian lumon, parte interna, kie li travivas sin esti identa kun gxi.


La rezulto de la kosma naskigxo de Martinus

CXi tiu travivajxo por cxiam transformis la konscion de Martinus. Li kvazaux konsciis en nova konscikorpo. Li travivis senton de konscia senmorteco, kaj ke nur ekzistas vivo en cxio kaj ke la mallumo de la vivo estas kamuflita amo. Li perceptis kiel flamo de amo transformis sian esencon, kaj ke cxiu materio estas viva. Li travivis profundan senton de amo al la tuta ekzistado.

Tio kio distingas Martinus de la plimulto de vidintaj mistikuloj estas ke lia kosma konscio pluvivas kun nemalpliigita forto. Li vidis ke cxiuj homoj iun tagon travivu tion, kiam iliaj sensoj transformigxis al pure amplenaj kaj vere logikaj. CXi tiu nova konscio ne estis rezulto de halucino aux la fruktoj de nenaturaj ekzercoj, sed gxi trovigxis cxe li kiel tagkonscia kaj tute psike trankvila stato de cxeesto en la nevideblaj principoj de la ekzistado. Martinus mem indikas ke la travivajxoj en si mem ne estas esencaj, sed la grava estas la mondbildo kiu nun elkreskas interne en li kiel tagkonscia travivajxo.

Martinus nun perceptis ke kiun ajn demandon li faru, la respondo trovigxas en li, alirebla por lia intuicio. Iom post iom li komencis priskribi la mondbildon kiu farigxis lia cxeftasko klarigi la venontajn 60 jarojn, gxis lia morto en 1981. Ni povus nomi Martinus moderna mistikulo. Lia unua esprimo estos la spirita scienco. Ni povus imagi ke trovigxas diversaj frekvencoj en la universo, kiuj cxiuj respondas al diversaj ekzistadniveloj.

La kosma naskigxo de Martinus efikis ke li ekhavis permanentan disponon al pli alta frekvenco, transformante liajn sensorganojn tiel, ke li povas peri cxi tiun mondbildon. Estas tiu pli alta frekvenco kiu homoj de tempo al tempo, en trankvilaj horetoj, dum intensaj momentoj, medito aux kiam ili sentas profundan simpation al la universo povas sperti kiel speciale tralumigita kaj klara. La ordinara homa psiko povas nur ricevi tre malgrandajn dozojn da cxi tiu konscistato, cxar gxi postulas absolutan ekvilibron inter sento kaj inteligento, kiu estas la sama kiel profunde evoluinta kaj tute efektiva proksimula amo.

Martinus travivis ke en lia mano estis metita torcxo de cxiela lumo kiu estas lia tasko peri al la homaro. Frue en sia vivo li pripensis farigxi misiisto, sed li travivis sin forpusxita de la predikado de dogma kristanismo. Anstataux li estos metinta la fundamenton por tute moderna spirita scienco. Tiamaniere lia vivo estis vivo de moderna "heroldo". Lia tasko estis fari alirebla por la inteligento de homoj la kosman sciencon, kiun li perceptis kiel la eterna fundamento de la ekzistado, tiel ke ili memstare povu esplori tiun sciencon.


La kosmologio de Martinus

Martinus ekhavis disponon al oceano de scio kiu situas ekster nia tradicia scio. Li konsideris ke estis sia tasko peri cxi tiun objektivan scion al siaj kunestuloj. Ne temas pri malpli ol la gxermo al nova humana reekfloro, kiu uniuigas religion kaj sciencon en vera, humana spirito. Martinus komprenis ke lia tasko estas peri novan mondbildon al la homaro, tute sen sektismo aux tradicia religieco same kiel strikta materiismo. Li nomis cxi tiun novan mondbildscion spirita scienco.

Martinus cxefe uzis la skribon kompletigita kun kosmaj simboloj montrante la eternajn principon de la ekzistado. Li nun komencis la grandan vojagxon kompletigante kosman mondbildon, kiun memstare pensantaj morale interesitaj homoj povas libere studi.

Li skribis rondnombre 40 librojn, inter kiuj la cxefverko Livets Bog (La Libro de la Vivo) en sep volumoj ampleksas pli ol 2000 pagxojn. Li nomis sian cxefverkon La Tria Testamento. Li pretigis rondnombre cent simbolojn. La plimulto de la simboloj estis kreitaj la jarojn 1921-28. En 1933 la revuo Kosmos aperis, kaj gxi pluvivas hodiaux kun la sama nomo. Martinus verkis artikolojn, prezentis grandan nombron da prelegoj, instruis kaj parolis kun multaj homoj dum sia vivdauxro. Kunestuloj memoras lin aparte por lia granda humuro kaj varmo, lia senlima pacienco maj mildeco. Ekzistas homoj kiuj konis kaj laboris kun Martinus dum jardekoj, kiuj ne unufoje vidis lin kolera aux iritita. Estis tiu amplena ekvilibro en lia psiko kiu estis la antauxkondicxo por la permanenta naskigxo de lia kosma konscio. Martinus opinias ke cxiuj homoj, sur siaj unikaj vojoj, estas survoje kreski al pli kaj pli altaj gradoj de spirita kompreno.


La laboro kun la kosma mondbildo

Postulis tempon por Martinus trejni la kapablon prezenti sian scion en facile komprenebla maniero. Li ricevis multe da helpo de diversaj homoj en tiu laboro, aparte la spirita esploristo Lars Nibelvang. Martinus ankaux trapasis korpan elpurigon, kaj estis kvazaux la nova konscio postulis transformigxon de lia organismo. Ankaux prenis tempon por li alkutimigxi al sia nova konscio. Li farigxis vegetarano.

Martinus povis fini sian laboron apoge de aliaj kaj nun povis koncentri sin je sia laboro kun la kosmaj analizoj. Li grade ekhavis pli grandan skribrutinon. Li transigis siajn unuajn simbolojn kiel iuspecaj diapozitivoj kiuj li mem desegnis kaj kolorigis. Li nun povis prezenti la unuajn prelegojn. Okazis 1928. Li ekhavis novajn amikojn kiuj apogis la modestan laboron, kaj kiuj lin pluhelpis. Li ankaux komencis prezenti pli grandajn prelegojn. Martinus prezentis unu prelegon cxiumonate dum naux jaroj en lokalo kiu havis lokon por 500 personoj. Li parolis pri temoj kiel "La bazanalizoj de la mondotuto" kaj "Tra la pordo de la morto" inter multaj aliaj aferoj. Li ofte uzis siajn proprajn simbolojn dum cxi tiuj prelegoj.

En 1932 la unua parto de Livets Bog aperis. Nun pli ekstravertita parto de la laboro de Martinus komencis. Sep jarojn poste parto du aperis. Post tiu tempo Martinus skribis plurajn malgrandajn librojn.


La laboro plukreskas

En 1935 Kosmos Ferieby (Kosmos Feriovilagxo) estis inauxgurita cxe Klint en norda Selando, Danio. CXi tie nun homoj povis kolektigxi kaj studi kune dum la somera duonjaro. CXi tiu feriovilagxo rapide plukreskis. Situas bele apud la maro, en belpejzagxa tereno. La Martius-Centro en Klint estas hodiaux studcentro kie homoj kolektigxas cxefe de tuta Skandinavio, sed trovigxas ankaux multe pli malproksimaj vizitantoj. Martinus deziris ke tio estu pacejo kaj amikejo, kie homoj en bona etoso povu studi la eternajn kosmajn analizojn. Kun longa perspektivo li deziris ke estu monduniversitato. Dum la dua mondmilito Martinus trankvile plulaboris kun la kosma mondbildo. Martinus ankaux dum la jaroj akceptis multajn homojn kun privataj problemoj.

Dum la unuaj jaroj de la laboro la ekonomio estis tre strecxita, kaj la plejparto farigxis ebla per libervola laboro. Martinus ne opiniis ke la nomo entrepreno aux societo konvenis por lia laboro, sed nomis gxin "La Afero". Li dedicxis tiun Aferon al la tuta homaro, kiel donaco. Ankoraux hodiaux la pliparto de la laboro cxirkaux la kosmologio de Martinus estas bazita sur volontuloj. CXiujare estas kolektita monon por la laboro kun la Afero, kaj volontuloj kontribuas ebligante dauxrigon. Tiu laboro dauxrigas kun nereduktita forto hodiaux. La kosmologio de Martinus povas esti vidata kiel mapo de la naskigxo de nova mondo, mondo de amplena libereco, homa respondeco kaj internacia humanismo.

En 1943 Martinus kaj la amikoj povis enlogxigi sin en tiu bela domo, kiu nun estas la Martinus-Instituto en Kopenhago, cxe Mariendalsvej 94-96. CXi tie ankaux Martinus kaj lia sekretario ekhavis siajn logxejojn. La Martinus-Instituto ankoraux hodiaux havas la saman adreson kaj estas mondcentro por la kosmologio de Martinus. Martinus decidis ke nur ekzistu unu Martinus-Instituto, kaj ke homoj cxirkaux la mondo memstare povu krei Martinus-Centrojn por studi la kosman mondbildon.

Li diris ke lia deziro estas ke cxi tiu sendependa studkomunumo estu tute libera. Estas nur per la rajto de la vivo mem kaj la intereso de cxiu homo por la kosmaj analizoj kiel homoj povas havi kontakton kun ili. Neniu povas en tiu kunligo pretendi aparteni al iu speciala grupo. Martinus eksplicite diris ke li deziras ke cxiuj interesuloj de la Afero estu egale afablaj al homoj kiuj posedas la saman intereson, same kiel al ili kiuj ne estas interesitaj. Ankaux kondicxas amplenan sintenon al cxiu viva.

Ne nur estas teoria scio pri kiu Martinus parolas, sed scio kiu fundamente sxangxas niajn vivojn, kaj kiu memstare kondukita de nia sopiro faras nin servi la naskigxon de pli granda afero kaj boneco en nia fizika mondo. Nur tiamaniere ni vivas proksime al la koro de la Afero, kiu estas amplena kaj tute logika mensostato. Ne estas jura societo aux kontrakto en si mem, kiu malrespekteblas aux malobserveblas. Estas io tiel granda kaj io tiel simpla kiel mensostato. Martinus parolas precize kiel Jesuo pri la graveco de amo inter si. Tiu amo kresku per seninterrompaj logikaj analizoj, kiuj faras ke ni pli bone komprenas kion amo vere estas. Estas tiu amo kiun li deziris ke estu la fundamento por nova centro de kulturo.

En 1952 Martinus prezentis ses prelegojn en Oslo, Norvegio. Dum la jaroj li estos preleganta en kaj vizitis i.a. Islandon, Svedion, Anglion, Japanion kaj Hindion. Martinus ankaux konsideris ke la mondo kun la tempo ekhavos mondlingvon, kiel esperanto. Liaj analizoj altgrade montras al la internacia.

En 1960 Livets Bog estas finfarita, kaj inter 1963-68 la simbollibrojn La Eterna Mondbildo aperas. Per Livets Bog Martinus deziris klarigi la plej profundajn fundamentojn de la ekzistado kaj tion kion ni populare nomis la misterojn de la ekzistado. Propradire la misteroj de la ekzistado cxesas per la finfaro de Livets Bog, kaj nun nova vojagxo komencas kiu nomigxas la kosma aventuro de la ekzistado. La leganto estas cxi tie enmetata en neordinara etoso de protektado por cxiu viva, kaj mondhistorie unika kompilado de la nevideblaj bazprincipoj de la ekzistado. Estas unika cxar gxi tute elkuras el propra vido de la eternaj principoj. Tio faras la mision de Martinus al iu unika en nia historio. Krom certaj unuopaj citajxoj de la Biblio la libro estas tute sen ceteraj resendaj notoj escepte al la vivo kaj kreajxo en sia tuteco. Martinus plulaboris al sia forpaso en 1981.


Pri la homo Martinus

Martinus private estis tre afabla, varma haj humura persono, kiu opiniis ke lia simpla edukado kaj manko de trejnado ebligis farigxi ilo por la laboro kiun li estis metata plenumi. Tio estos farinta kamuflajxo kontraux personadoro. Li vidis la mondbildon kiel la esenca, mondbildo kiu apartenas al la tuta vivo. Li montris ke kio li mem estas, cxiuj homoj iam farigxos. CXiuj homoj farigxos kosme konsciaj kiel parto de sia natura evoluo. Li ne volis altiri al si nenecesan atenton, por ke povu labori en kvieto kaj trankvilo kun sia skribado. Spite al tio lia vizito sur la mondon estas iu unika, tial ke li estis dauxre kosme konscia, tiel kiel Jesuo, kiu ankaux vivis en profunda proksimeco al Dio kaj la amlegxoj de la vivo, kaj kiu atestis pri tio per la vortoj: Mi kaj la Patro estas unu.

Martinus vivis en granda proksimeco al la dia kreajxo, meze de la dana cxiutago. Li ne kondutis kiel guruo aux mondinstruisto, sed estis kviete afabla kaj placxa al cxiuj, kaj mem rakontas ke li auxdis la vocxon de Dio paroli tra cxiuj homoj, kiel parto de pli granda tuteco. Lia tasko estis peri la unuan grandan pasxon al spirita scienco sur cxi tiu globo. Tiu laboro siavice estas antauxirita de multaj aliaj gravaj partmomentoj. Martinus vidis lin mem kiel parto de viva organismo, kaj li ne troigis sian propran signifon. Martinus neniam edzigxis kaj neniam estis interesita de tio. Li simple ne kapablis enamigxi, kaj anstataux diris ke li estas edzigxinta al la tuta homaro. Lia plej profunda inspiro koncernis konsekri sin kun io kio farigxos cxies lotajxo.

Proksimaj kunlaborantoj rakontas ke li povis esti tre decidema kaj cxiam kun kasxita tono de afableco. Li povis ankaux esti tre milda sed samtempe logika sen esti sentimentala. Por multaj tio eble sxajnas kiel tipa idealigo, cxar ni treege malalkutimigxas al ke trovigxas realaj homoj kun tia proksimula simpatio. Neniu iam vidis Martinus iritata. Li lauxdire posedis infektan vivoforton kaj humuron, kaj kunlaboranto al li priskribas gxin kiel "brila afableco" kiu elradiis el lia tuta persono. Li neminam altrudis al iu kun sia scio, kaj opiniis ke li ne rajtas tion. Li anstataux deziris krei atmosferon de libereco, kie la spirita scienco gvidu la homon sur sia propra, unika vojo al plivastigita kaj amplena konscio, gxis sxi unu tagon memstare povas vidi la ekzistadon en sia kosma tutajxo. SXi tiam estas kosme koscia. SXi do vidas ke cxio estas tre bona.


Legu plu

Martinus mem rakontas en la libro "Erindringer", en la Dana, pri sia junagxo.
En la libro "Martinus - som vi husker ham" homoj en la proksimeco de Martinus rakontas pri gxi.
En la libro "CXirkaux la naskigxo de mia misio" li rakontas pri sia misio kaj sia kosma fajrobapto.

Ree