Eta enkonduko - Kosmologio de Martinus (pagxo 2/6)

KOSMOLOGIO DE MARTINUS KAJ NOVA SCIENCO

La kosmologio de Martinus prezentas logikajn kaj fundamentajn respondojn pri la esencaj demandoj de la vivo. Kiel la fizika scienco priskribas fizikajn naturlegxojn, cxi tiu mondbildo priskribas la psikajn naturlegxojn kaj direktas al absoluta kaj ama matematiko de la ekzistado.

La homaro staras sur la sojlo al nova mondkulturo. Tiu transformo ne nur estas fizika sed ankaux psika. Por vivi harmonie kun la ekzistado kaj si mem, scio pri la vivlegxoj farigxas absolute necesa. Por tio postulas spiritan sciencon kiu ne bazitas sur opinioj aux lokaj komprenoj, sed estas bazita sur nesxanceleblaj faktoj pri la reguleco de la vivo. Nur tio povas konsistigi la fundamenton por nova scienco. Tiu scienco necesas esti bazita sur tio, ke la mondotuto havas absolute logikan amon kiel fundamento. GXi prave povus esti nomata amscienco ankaux.

Martinus konsideris ke sia mondbildo konsistigas la fundamenton por spirita scienco. GXi prezentas komprenon kiu helpas nin konstrui plu sur la moderna scienco. Samtempe gxi montras al la centra kerno de proksimula amo de cxiuj humanaj religioj kaj gvidas la leganton plu al kompreno de la propra religio de la vivo, kiu ampleksas la tutan ekzistadon. GXi stimulas la leganton transformi sian propran vivon, laux sia propra takto, tiel ke sxi povas vivi en pli granda amo al sxia proksimulo.

 

antauxaKlaku por reiri!        Klaku por iri pluen!sekvonta