Eta enkonduko - Kosmologio de Martinus (pagxo 3/6)

LA VERKISTO MARTINUS KAJ LIA KOSMOLOGIO

La dana intuicigenio Martinus (1890-1981) estis laboronta 60 jarojn pri formadi mondbildon, rigardeblata kiel unika dum la historio de la homaro. En lia cxefverko Livets Bog ('Livets Boux' - cxi tie la Dana originaltitolo uzatas laux la deziro de Martinus) li montras la fundamentojn por propra scienco de la vivo, montrante la absolutan logikon kaj ambazon de la universo. En la sep volumoj li pritraktas la bazajn principojn de la ekzistado. Li kompletigas tion per nombro da aliaj libroj kaj siaj kosmaj simboloj.

1921 li travivis ampleksan transformigxon de lia konscio, kiu ebligis lin vidi la esencajn principojn de la ekzistado. Li nomis tion kosma naskigxo kaj trovis ke cxiuj homoj atingos tiun klarvidon je specifa stadio en sia evoluo. Li ekhavis la eblecon vidi la nevideblajn principojn kaj mondlegxojn post la fizika ekzistado. Dum la resto de sia vivo li laboris formulante la mondbildon kiun ni nomas la kosmologio de Martinus.

Martinus opiniis ke li ne elpensis la prezentitajn mondlegxojn. Li efektive priskribas la sentempajn kosmajn mondlegxojn. Lia verko farigxas gvidado por la versercxanto en vivscienco. Lia verko ne premisas mistikon kaj utopiojn, sed li sin turnis al memstare pensantaj homoj. Li sugestas ke cxiu kontrolu lian verkon deirante de siaj propraj premisoj kaj uzas tion kio aplikeblas al sxi aux li. Li montras ke estas la disvolvigxo de nia propra amkapablo kiu fine direktas kiel multe ni memstare povas percepti de la kosma mondbildo.

Lia verko - kiun li estis nomota la Tria Testamento - tradukitas al nombro da lingvoj, kaj trankvile cxi tiu mondbildo disvastigxis cxirkaux la mondo. Liberaj kaj sendependaj studgrupoj trovigxas en pluraj landoj. En Danio ekzistas la fondajxo Martinus-Instituto kiu respondas pri lia plena verko.

 

antauxaKlaku por reiri!        Klaku por iri pluen!sekvonta