Eta enkonduko - Kosmologio de Martinus (pagxo 4/6) LA KOSMAJ SIMBOLOJ DE MARTINUS Martinus kreis nombron da kosmaj simboloj kiel unika elemento en la kosma instruado kiun li ellaboris. Lia espero estis ke tiu instruado iun tagon estu egale facile alirebla kiel la studado de la materia sceinco estas hodiaux. La kosmaj simboloj reprezentas la eternajn principojn kaj la vivlegxojn de la ekzistado. Ili ne estas arto aux fotografiaj prezentadoj sed laux Martinus priskribas eternajn faktojn. La simboloj helpas nin pli bone percepti tiujn senformajn realajxojn kiuj Martinus priskribas en lia kosmologio. Martinus asignis al cxiu de la diversaj bazaj elementoj de la ekzistado certan koloron, ordon aux signon. La simboloj tiamainere farigxas fikspunktoj en nia konscio tie kie ni ne ankoraux povas vidi. Ili helpas nin komenci kompreni la kasxitan flankon de la vivtravivajxo. Per la simboloj Martinus donas al la leganto superrigardon pri la kosma strukturo de la mondotuto. Ili farigxas fizikaj orientiloj por psika realajxo. |
Klarigo de simbolo 11 de Martinus
©Martinus Idealfond, 1963