Eta enkonduko - Kosmologio de Martinus (pagxo 5/6)
LA KOSMOLOGIO I.A. RAKONTAS PRI... La fundamenta tono de la universo estas amo kaj logiko. Eternaj vivlegxoj subportas cxiun ekzistadon tra ritma ciklo. La universo konsistigas vivan estulon en kiu ni cxiuj vivas. CXiuj estuloj ampleksitas de kosma parenca principo. La mondotuto povas esti dividita en fizikaj kaj psikaj realajxoj. CXiuj vivaj estuloj trovigxas en eterna en- aux disvolvigxo kaj posedas eternan ekzistadon kiel fundamento. La senco de la vivo estas la vivtravivajxo, kiu ebligitas per la kontrastoj lumo kaj mallumo. Neniu viva estulo povas laux kosma vidpunkto suferi maljuste, sed renkontas siajn proprajn agojn per siaj kunestuloj. Per sia travivajxo de agrablajxoj kaj malagrablajxoj la homo ampleksas pli kaj pli de la vivlegxoj. Tio ankaux signifas ke sxi farigxas cxiam pli ama. Tiamaniere sxi direktas sian propran sorton al pli lumaj travivajxoj. |