Eta enkonduko - Kosmologio de Martinus (pagxo 6/6)

La homaro staras sur la sojlo de nova epoko, kiu transformos la tutan terhoman socion. Martinus nomas tiun epokon "la nova mondimpulso".

Ni travivis plurajn kosmajn evoulepokojn. Tra cxiuj epokoj la homaro ricevis konvenan kosman gvidadon. CXiu epoko havis sian profundan signifon por nia evoluo.

La moderna homo preterkreskis multe de la instruado de la pli frua tempo, kaj pli kaj pli interesigxos pri la spirita scienco.

La spirita scienco estos mapo por nia vojo al cxiam pli grandan kosman konscion.

La homo ne ankoraux estas vera homo, sed portas multe da egoismaj impulsoj en sia konscio. Ni necesas kompreni cxi tiun, nian propran, kosman kemion.

CXi tiu konflikto inter la humana kaj egoisma en la homo karakterizas nian tempon, kaj kulture kaj individue.

CXiuj vivaj estuloj posedas absolute egalan kosman valoron.

Nia kreskanta amo ne nur ampleksos homojn, sed ankaux cxiujn estulojn de la ekzistado laux logika kaj realisma maniero.

La homo per sia kreskanta simpatikapablo kaj kompreno de la vivo mem cxiam pli estos inicata en gxiaj misteroj, kaj fine harmonios kun "la vojo, vero kaj lumo".

 

antauxaKlaku por reiri!        Klaku por iri pluen!sekvonta