Kosmologio de Martinus

Enkonduko

La dana genio de intuicio Martinus (1890-1981) dum sesdek jaroj estis laboronta formante mondbildon kiu povas esti vidata kiel tute unika en la historio de la homaro, mondbildo kiu montras al la absoluta logiko kaj ama fundamento de la vivo kaj universo. En sia cxefverko Livets Bog ('Livets Boux' - cxi tie la dana originaltitolo estas uzata laux la deziro de Martinus) li montras la grundojn por propra scienco de la vivo. La sep volumoj pritraktas la bazajn principojn de la ekzistado. Li nomas sian tutan verkaron la Tria Testamento kaj surkonstruas la unikan amomision kiun Jesuo inicis, sed cxifoje helpe de logiko kaj moderna pensado. En la Tria Testamento li donas al la proksimula amo plenvaloran logikan kaj sciencan klarigon.

Li neniam volis ke iu sekto, religio aux kredkonfeso estu kreata cxirkaux lia kosmologio, sed vidis gxin kiel donaco al la popoloj de la mondo, libere studebla por cxiu kiu deziras kaj estas inspirata de gxi. Lia epokofara laboro konsistigas la grundon por spirita scienco. GXi donas al ni mondbildon, kie la videbla kaj nevidebla mondo unuigxas, kie historio kaj nuno ligatas, kie la proksimula amo montrigxas kiel la esenca por ni evolui kaj kie la viva mondotuto posedas grundon de absoluta amo. Tio faras lian mondbildon universala kaj nekatenita de kulturaj aux lokaj opinioj.

Martinus ne inventis la mondbildon kiun li prezentis. Li fakte priskribas la kosmajn mondlegxojn kaj la grundon por la propra religio de la vivo, kiu ampleksas cxio kaj cxiuj. Tiamainere cxi tiu verko ekestas gvidilo por la versercxanto en sxia esplorado de la mondspaco survoje al la propra kosma klarvido. La laboro de Martinus ankaux ekestas honorado al la Vivo, kaj lia deziro pri la verko estas ke ni mem povu vidi la propran libron de la vivo enskribata en la vivo cxirkauxante nin kaj ke ni kresku en amo al tiu vivo kaj unu al la alia. Li ne faras gxin per mistiko aux utopioj, sed realisme montras al la propraj legxoj de la vivo kaj turnas sin al memstare pensantaj homoj. Finfine vidata la Tria Testamento estas granda protekto por la absoluta boneco de la vivo, aux gxi aperas en malluma aux luma formo.

Lia verko estas gvidado en vivscienco, kaj per si mem gxi estos nepre bezonata por ili kiuj klarvide volas vidi la proprajn legxojn de la vivo kaj per tio pli bone povi ami kaj servi la vivon kaj sia proksimulo. CXi tiu vivscienco ampleksas ne nur la amon al nia proksimulo forme de niaj kunestuloj, sed montras al amo kiu ampleksas cxiujn niajn kunestulojn en la ekzistado. GXi inkludas cxiujn estulojn kiuj cxirkauxas nin, sed li ankaux parolas pri amo al nia makroestulo - la terglobo - kaj al niaj mikroestuloj interne - cxeloj kaj organoj - kiuj ebligas nian vivtravivajxon. El kosma perspektivo ankaux la makro- kaj mikroestuloj estas niaj kunvojagxantoj sur tiu vivvojagxo. Martinus invitas nin al kapturna vojagxo al la centro de amo kaj montras la konsekvencojn de niaj agoj. La konkretaj konkludoj de la analizoj li transdonas al ni mem eltrovi.

Realisma amo al cxio kaj cxiuj bazante sur logika kompreno de la vivo donas al ni la eblecon pluiri laux niaj unikaj kaj originalaj vivvojoj. Martinus deziras montri al ni, ke laux tio kiel ni kreskas en konscieco, boneco kaj amo fine farigxos la sola trapasebla vojo.

Hodiaux Martinus estas tradukita al nombro da lingvoj, kaj trankvile lia mondbildo disvastigxis tra la mondo. En Danio trovigxas la fonduson la Martinus-Instituto kiu respondecas por lia verkaro. Cetere estis la deziro de Martinus ke lia mondbildo ne estu objekto de iu societformigxo aux iu aneco, sed estu libere alirebla por cxiuj interesuloj.

Martinus 46 jaroj

Martinus 46 jaroj


La ora fajrobapto

En 1921, je la agxo de tridek jaroj, Martinus trapasis neatenditan kaj profundan intuiciotravivajxon kiu donis al li tute novan vivperceptokapablon. Li vidis ke la tuta mondotuto estas viva estulo, kaj li trovis ke li tagkonscie povas kontroli sian intuician klarvidon. Tiu intuiciotravivajxo estis neatendita por Martinus cxar li krom la religioinstruado de la lernejo ne havis kontakton kun iu religia aux spirita grupo. Li, kosme vidata, estis blanka folio.

Martinus ekhavis la kapablon vidi la nevideblajn principojn kaj la eternajn mondlegxojn post la fizika ekzistado, kaj li trapasis internan transformon kiu faris lin ilo por nova mondliberigado. Dum la resto de lia vivo li senlace laboris per - skribe kaj parole - logike formuli la nun alireblan mondbildon. Per sia unika senpera scio bazita sur absoluta kaj pura propra vido, li povis pere de simboloj, skribo kaj parolo priskribi la mondotuton kaj fari gxin alirebla por studado por cxiuj interesuloj. Li deziris ke tiu studado kun longa perspektivo farigxos egale facile alirebla kiel la materia scio estas hodiaux.


La amplena mondotuto

En la antauxparolo de Livets Bog Martinus diras ke intuiciobazita klarvido ne povas esti alirebla por iu ajn, se sxia amkapablo ne estas tiel evoluinta ke sxi estas bona kaj ama al cxiuj vivuloj. Partia amkapablo ne povas esti la bazo por efektiva klarvido de la vivo. Martinus priskribas kiel cxiu evolusxtupo estas absolute ne malhavebla momento en nia evoluo kaj rega faktoro por nia amkapablo. La plej granda potenca faktoro farigxos laux Martinus la amo, kaj "esti gxojo kaj beno por cxio kun kio oni ekkontaktos".

Li diras:

"Mi vidis ke mi estas senmortulo kaj ke cxiuj aliaj estuloj en la ekzistado estas eternaj realajxoj, kiuj kiel mi mem posedas senliman cxenon de frue travivitaj vivoj malantaux si, ke ni evoluis el malaltaj, primitivaj estadformoj al nia nuna stadio, kaj ke tio nur estas okaza cxenero en tiu evoluoskalo kaj ke ni cxiuj tiele estas survoje antauxen al gigante altaj formoj de estadniveloj fore. Mi vidis ke la mondotuto konsistigas ununuran grandan, vivan estulon, en kiu aliaj estuloj cxiu aparte estas organoj, kaj ke ni cxiuj - homoj, bestoj, plantoj kaj mineraloj - konsistigas ununuran familion, metafore konsistas el sama karno kaj sango." (LB 1, par. 21)

Malantaux cxio ekzistas amplenaj kreoprincipoj kiuj gvidas cxiujn estulojn tra la mondotuto. La travivajxo de mallumo kaj malagrablajxoj estas grava faktoro en nia evoluo, kaj neniu estulo renkontas ion kion gxi, kosme vidata, ne meritas. CXiuj niaj agoj rezultas en konsekvencoj, agrablaj aux malagrablaj, kiuj orientas nin en nia propra eterna evoluo. Tio kion ni renkontas pere de nia proksimulo estas tio, kion ni pasintece debetis al aliaj, kaj la travivajxo de la t.n. malbono evoluigas nian kompaton kaj toleremon.

Evoluante nian propran logikan amkapablon ni grade farigxos inicitaj en la vivo de la mondotuto. Tiu inicigxo ampleksas ankaux cxiujn tiujn mallumajn spertojn kiujn ni trapasas. La senco de la vivo por ni, gxuste cxi tie sur la globo, estas evolui nian realisman amon, kaj per analizado kaj propra travivajxo, gxis ke ni povos ami Dion super cxiuj ajxoj kaj nian proksimulon kiel nin mem.

Unika elemento en la kosma instruado estas la simboloj kiujn li kreis por fari la eternajn faktojn alireblaj. Tiuj simboloj elradias specialan belecon kaj klarecon kaj estas helpilo en la kompreno de la spirita scienco. Tiuj simboloj konsistigas reprezentadojn de eternaj principoj kaj vivlegxoj. Ili celas helpi pli facile superrigardi la kosman strukturon de la mondotuto. Ili nur markas "la absolute bazajn kaj fundamentajn principojn kaj legxojn en la strukturo kaj manifestado de la vivo kaj mondotuto". La simboloj estas laux Martinus "fizikaj markadoj de aux distingiloj por la nevideblaj, fundamentaj kosmaj principoj kaj legxoj de la mondotuto". Ili ne estas bildoj kreitaj deirante de klarvideco, aux tio kion Martinus nomas "malaltpsikan" perceptadon, sed ili bazitas sur evoluinta intuiciopercepto kaj priskribas eternajn faktojn.

Simbolo 11

Simbolo 11 ©Martinus Idealfond, 1963


Elkreskanta mondkulturo

Martinus priskribas la fundamentan evoluon de la homaro kaj la malantauxajn principojn kaj nomas la homaron la cerborgano de la terglobo. Ekde nia frua homa evoluo, bazita sur tribkulturoj, tra la fruaj religiaj socioj al la mondreligioj kaj la moderna scienco, ni denove staras antaux sxangxigxo, kie nova vivscienco necesas elkreski por ke paco kaj libereco estu realo por cxiuj popoloj de la mondo. Militoj kaj konfliktoj montris kiel lokaj komprenoj, aux ili estas kulturaj aux religiaj, kondukas al konstante novaj konfliktoj.

La homaro trovigxas sur la sojlo de nova mondkulturo, kaj malantaux tiu evoluo trovigxas superrangaj kosmaj mondimpulsoj kiuj gvidas la terglobon kaj homaron. Kun longa perspektivo socio kaj politiko kiuj estas bazitaj sur kompreno de la vivlegxoj devas elkreski. La celo por la teraj homoj estos la kreo de mondsxtato, kiu povas labori por cxiuj civitanoj de la mondo kaj kie ekonomio kaj politiko respektas la vivlegxojn. Kompreno de la vivlegxoj postulas spiritan sciencon kiu bazitas sur efektivaj, kosmaj faktoj sur nesxancelebla bazo, kio estas la sama kiel logika amo, kaj ne sur filozofaj supozoj, lokaj politikaj aux privataj interesoj, faktospekulo aux materia scienco sen kontakto kun la bazaj legxoj de la vivo. Martinus priskribas ke lia tasko estis doni tiun spiritan bazan sciencon al la homaro. Lia kosmologio konsistigas pledon por cxio ekzistanta kaj estas logika amodeklaro al la vivo.

Martinus evidentigas ke la eterna dimensio nur povas esti esplorata per la intuicio, t.e. per la senpera kosma vidkapablo. CXe la plejmulto la intuicio ankoraux nur estas malforte evoluinta, sed gxi kreskas de vivo gxis vivo cxe cxiuj kune kun nia amkapablo. La evoluo de la homaro iras tra multaj vivoj, kaj cxiu vivo estas kiel sxtupo kie spertoj kaj kapabloj evoluigxas. Nur kiam ni post multaj enkarnigxoj farigxis perfekte amaj estuloj, ni ekhavas plenan uzrajton al la intuicio. Martinus ankaux trovas ke estas absolute necese por la plua evoluo de la moderna homo ke sxi krom sia kreskanta vivscio ankaux ekhavos gxeneralan teorian komprenon de la mondotuto kaj la kosmaj legxoj kiuj efektive estas la bazo por nia ekzistado.

GXuste nun la homaro trapasas fundamentan kursosxangxigxon, kie nova kaj pli luma mondkulturo devas elkreski. Estas kosma transformigxo kiu rezultigas ke ni grade igxas pli internaciaj kaj pli amaj. CXi tiu transformigxo ankaux okazas interne en la homo, kie i.a. la ina en la viro kaj la vira en la ino kreskas por iom post iom formi harmonian unuigxon kun la vira en la viro kaj la ina en la ino. Martinus priskribas tion sub la termino "polusa sxangxo". Li opinias ke por cxiam pli multaj da la hodiauxaj kaj morgauxaj homoj farigxas ekstreme grave kompreni tiun transformigxproceson.

Martinus faras la demandon: "Kiel longe la malkasxo de la eterna vero dauxrigos?", kaj la respondo estas:

"GXis tiam ke ne ekzistos pli multaj vualoj cxirkaux la vero. - Kiam ne ekzistos pli multaj vualoj cxirkaux la vero? - Kiam la komprenkapablo de la individuo estos evoluinta gxis tio ke sxi estas kapabla kiel realisma fakto percepti ke - cxio estas tre bona."
(LB 1 par. 28)

Martinus plue diras ke la celo de lia laboro estas gvidi la versercxanton al kompreno por la cxiutaga vivtravivajxo, vidi la logikan korespondon de la vivo kun si mem kaj per tio ricevi helpon "farigxi konscia en sia eterna ekzistado". Tiamaniere la homo per sia propra vivtravivajxo travivos sian absolutan identon kaj kun la malantauxaj amfortoj kaj cxiu viva. La plej alta kosma analizo estas ke "cxio estas tre bona".

La propra instruado de la vivo donas al ni la necesajn vivmaterialon kaj spertojn. Per la ekzisto de spirita scienco revizio de la pli lokaj supozoj de la homo povas okazi en sxia interna kaj ekstera mondo. Tiamaniere realisma amkulturo povas elkreski, kiu kondukas al la kreado de paca mondsxtato kiu honoras la Vivon kaj la rajton de cxiuj vivaj estuloj al sia natura ekzistado.


Martinus mem finu cxi tiun tekston:

"Per la kosmologio oni ekhavos ekkomprenon pri ke en la realo ne ekzistas iu malbono en la mondo, kaj ke cxio estas amo kaj intelekteco. Tio estas malfacile por la homoj kompreni, sed estas tre grave por ili lerni."
(La kuragxo por la vivo, Kosmos 5/95 (sveda eldono), la fino de la unua paragrafo)

SP

Ree