Infanenkonduko (dua pagxo, trovigxas kvin!)

FELIX: Jes..sed poste...kiam oni pluevoluis...kaj iel..hm..venis al la spirita mondo. CXu oni tiam tute perdis sian korpon kaj cxirkauxsxvebas kiel malbenita spiritulo en la mondspaco, aux kio? Mi ne tute komprenas...

FELICIA: La kauxzo estas ke ni ankoraux ne alkutimigxis pensi laux tiu maniero....Provu denove!...Pripensu la aferon!!.....Nur pro tio ke oni estas nevidebla, ne signifas ke oni ne ekzistas, aux ne havas korpon. Nur signifas ke tiu substanco kiu la korpo konsistas el, estas pli maldensa, kaj pro tio niaj okuloj ne povas registri gxin. La spirita mondo kun la logxantoj cxiam trovigxas cxirkaux ni, sen tio ke ni rekte povas vidi aux koncepti gxin...Sed auxdu nun...Por ke ni povu evolui nin al unu regno al alia, ni devas sxangxi niajn malnovajn, eluzitajn korpojn al novaj. Kiam oni mortas oni unue ricevas somerferion en la spirita mondo. Poste ni naskigxas denove, kun nova korpo, tiel ke ni povas pluevolui. Tio nomigxas reinkarnigxo.

FELIX: Sed....se mi naskigxos pere de eraraj gepatroj... Se.. se mi, kiel hundo, subite naskigxas kiel kato kaj ricevas katpanjon!!..Fi..tiel terure!!..Tion cxi mi ne povas akcepti..Forprenu la reinkarnigxon ek de nun!!

FELICIA: Auxskultu bone kun cxiuj oreloj kiujn vi havas...Certe vi forlasas vian korpon kiam vi mortas, kaj vi ricevas somerferion en la spirita mondo iom da tempo, por ke vi poste povu naskigxi en la fizikan mondon denove..sed kompreneble cxe hundgepatroj! CXiuj gepatroj, sendepende kiuj gentoj ili apartenas, nur povas altiri tiujn individojn kiuj trovigxas en la sama frekvenco kiel iliaj korpo kaj menso, kaj malrapide ege malrapide vi pluevoluas..al la homa regno..kaj plu al la aliaj regnoj..k.t.p.

FELIX: Jes...sed..kio estas tio, kio iel forflogas el la mortita korpo kaj kiu pluvivas en la spirita mondo, por poste krei sin novan korpon denove, pere de gepatroj de tauxga speco?... Tiu demando vi eble ne povas respondi al..hi..hi..hi..

FELICIA: CXiuj estuloj konsistas el MIO kiu povas registri kaj pensi. Kaj ni havas kreokapablon, tiel ke ni povas krei kaj fari aferojn cxi tie en la fizika mondo. Kaj ni havas la kreitan, ekzemple nian korpon. Estas la MIO kaj la kreokapablo kiu estas eternaj kaj senmortigeblaj, kaj kiuj flugas el la korpo kiam ni mortas, kaj kiu venas al la spirita mondo, ricevas somerferion, por poste denove renaskigxi en la fizika mondo, pere de gepatroj. En la eterna kaj nemortigebla parto kiu flugas el la korpo, trovigxas cxio, absolute cxiuj spertoj kiujn vi faris, kaj cxiuj talentoj, kiujn vi havas en diversaj kampoj. Se vi ekzemple lernis balanci viand-oston sur via nazo en via pasinta vivo, vi kunportas tiun talenton al via nuna vivo. Vi notas, ke vi neordinare facile povas balanci ostojn sur via nazo, kaj preskaux sen ekzerco. Similas je tio, ke vi nur povas tion!...sed en la vero vi trejnis multe en via pasinta vivo.....Bonege cxu ne?!!

FELIX: Jes...hm....Tion mi devas provi, cxu tio do estas gxuste aux ne..Morgaux mi komencos trejni!

FELICIA: Kaj trovigxas io interesa kio nomigxas karmo. Se vi ekzemple cxiam mordas aliajn hundojn en la vosto, venos alia hundo por mordi vian voston. Tio kion oni faras kontraux aliaj, oni ricevos reen.

FELIX: Fi!..Terure!!..Similas kiel puno!!..Mi cxiam atendas, ke cxiuj kondukas sin bone je mi, sendepende kion mi faris!!..

Felix kaj la reenkarnigxo

 

Klaku por reiri!        Klaku por iri pluen!