Infanenkonduko (unua pagxo, trovigxas kvin!)

 

CXU VI PENSIS PRI TIO, KIAL LA MONDO ESTAS KIEL GXI ESTAS? KIAL TROVIGXAS TIOM MULTE DA MILITO CXIE...KAJ CXU ONI ESTAS TUTE MORTITA KIAM ONI MORTAS?. CXU TROVIGXAS NEVIDEBLA MONDO, KAJ CXU NI ESTAS TUTE CERTAJ PRI TIO, KE ANGXELOJ NE TROVIGXAS? JES, KAJ VI KAJ MI TUTCERTE HAVAS MULTE, MULTE PLI DA DEMANDOJ, KAJ NUN NI VOLAS VIDI, CXU NI POVAS TROVI KELKAJN RESPONDOJN JE TIUJ DEMANDOJ.

SAME KIEL ONI LERNAS SIN PRI KIEL LA FIZIKA MONDO (TIO, KION ONI POVAS VIDI KAJ SPERTI) FUNKCIAS, ONI ANKAUX POVAS LERNI SIN PRI KIEL LA SPIRITA MONDO (LA NEVIDEBLA) FUNKCIAS. LA DANA FILOZOFO MARTINUS SKRIBIS 7 DIKAJN LIBROJN KAJ MULTE DA MALGRANDAJ, PRI KIEL LA VIVO FUNKCIAS. SEKVU FELICIA KAJ FELIX JE EKSCITA ESPLOR-VOJAGXO KAJ PROFUND-SUBAKVIGXO EN TIU MONDBILDO.

Klaku la malgrandajn bildojn dekstre por grandigi ilin!!!

 

FELICIA: CXu vi pensis pri tio, Felix, ke cxio kion vi povas obzervi kaj tusxi estas vivanta: plantoj, bestoj, akvo..jes...ecx sxtonoj!!..Ke sxtonoj similas je mortitaj kaj senmovaj aferoj, temas nur pri tio, ke ili havas sian konscion en la spirita mondo. Do, ni nur povas vidi ilajn korpojn. Sed la plantoj, bestoj kaj terhomoj havas kaj la korpon kaj la konscion en la fizika mondo. La sxtono ne povas senti ion, se ni batus gxin kontraux alia malmola afero, sed kreskajxo povas senti agrablon kaj malagrablon se gxi farigxas elmetita je varmo kaj malvarmo. Bestoj povas senti ege multe, same kiel terhomoj, cxar ili havas ege evoluintan nervsistemon.

FELIX: Hmmmm....Eble vi pravas..hmmm.....

FELICIA: ...Kaj...cxu vi scias..ke cxiuj vivantaj estuloj kiel mineraloj, plantoj, bestoj kaj terhomoj eniras ciklon, kaj tio estas ke cxiuj travivas, kaj esti mineraloj, plantoj, bestoj kaj homoj, kaj multe pli! Ni fakte travivas 6 diversajn stadiojn aux regnojn: la mineraloregnon, la plantoregnon, la bestoregnon, la vera homoregnon, la sagxoregnon kaj la Dia regnon. Oni maldetale povas diri ke tri el tiuj regnoj ni travivas cxi tie en la fizika mondo: la plantoregno, la bestoregno kaj la homregno. La sagxoregnon, la Dia regnon kaj la mineralregnon ni travivas en la spirita mondo. (En la unua parto de la homa regno ni vivas en la fizika mondo, por poste transiri al la spirita mondo, kaj en la minerala regno tute male.)

FELIX: CXu vi volas diri, ke ankaux MI iam estis sxtono, planto...kaj...tute freneze!. Koncentru vin knabino!!

FELICIA: Jes.. Sed.. auxdu nun... Obzervu ekzemple viand-mangxantan planton. Kion oni povas diri pri gxi? CXu oni ne povas diri, ke la plej multaj kreskajxoj ricevas sian nutrajxon pere de la radikoj kaj pere de la folioj, kaj tio estas de la suno, la akvo kaj la tero?...Sed subite trovigxas kreskajxoj kiuj evoluis digest-organojn kaj povas ricevi nutrajxon de musxoj kaj aliaj insektoj. Oni klare povas vidi, ke la plantoj survojas farigxi bestorganismoj... Kaj kion oni povas diri pri ekzemple simioj? CXu oni ne povas vidi, ke ili estas bestoj kiuj pli kaj pli similas al terhomoj? Ili pli kaj pli kapablas iri rekte, kaj ili povas uzi siajn manojn por fari simplajn ilojn de sxtonoj kaj brancxoj, kaj ili ankaux altgrade evoluis inteligentecon.

FELIX: ..Ah..Oh!.... CXu vi volas diri, ke MI farigxos tipo de homo? Tion mi tute ne volas!.. Fi al vi...tiel malagrable!!

FELICIA: Via cerbo brile funkcias hordiaux!!

 

VI POVAS FOLIUMI AL LA ALIAJ PAGXOJ PER LA SAGOJ AUX LA MENUO CXI TIE!

Felicia, Felix kaj la regnoj

 

Klaku por reiri!        Klaku por iri pluen!

 

[an error occurred while processing this directive]