Infanenkonduko (kvina kaj lasta pagxo)

FELIX: Sed..Felicia..CXu ni ne povas paroli pri unu afero pli, antaux ni finos.. Mi petas... Felicia!....

FELICIA: Okeje..sed pri kio?

FELIX: Mi auxdis, ke ekzistas angxeloj ie... Kio estas tio? CXu oni povas mangxi ilin?

FELICIA: Hm..Auxskultu!..Kiam ni vivas cxi tie sur la tero en la malluma zono, ni kelkfoje bezonas iom da helpo kaj protekto. En la lumaj regionoj tial trovigxas protektangxeloj, kiuj gxuste havas la taskon helpi nin de tempo al tempo, por ke ne la aferoj tute fiasku por ni. Tio povas okazi cxiel. Se mi ekzemple rompas la kruron ie longe for, en iu profunda arbaro, kaj ne ekzistas iu en la proksimeco. Kion oni povas fari tiam?..Jes..Oni tutsimple povas pregxi pri helpo al la protektangxeloj, kaj cxu vi scias kion ili povas fari en tiu situacio?..Ili povas inspirigi personon, kiu trovigxas ne tiom longe for, preni alian vojon ol kutime, kaj subite li/sxi trovas min tie kie mi senmove kusxas kun rompita kruro, kaj povas kunporti min al la hospitalo. Poste la persono eble pensas, ke estas strange, ke li tiun tagon prenis alian vojon ol kutime, kaj subite trovas min tie sur la tero..sed..estas ja la protekt-angxeloj kiuj influis al la persono, aux inspirigis lin preni alian vojon...Bone cxu ne?

FELIX: Tiel facile!!...CXu vere estas tiel facile?

FELICIA: Jes, cxio kio smilas kiel hazardo aux hazarda okazajxo, miraklo aux simila, povas esti eta influo de la protekt-angxeloj en la spirita mondo.

FELIX: Pardonu min..sed sxajnas esti iom infanece pri tiu pregxo..Kiel hokus pokus..auh..la viro kiu subite saltas el iu kesto..hi..hi..hi!

FELICIA: Fakte ne estas tiel infanece kiel oni povas kredi. Oni tutsimple nur petas pri helpo. Oni parolas al la angxeloj kvazaux estus via plej bona amiko. Pli malfacile tio ne estas. Ili auxdas cxion..Ecx la plej malgranda flustro...

FELIX: Do..la pregxo ne estas malfacila formalo aux frazajxo, kiun oni devas memori parkere?

FELICIA: Nepre ne!! Vi povas paroli al la protektangxeloj simile kiel vi faras kun via amiko. Ni ankaux mem povas farigxi protekt-angxeloj, kiam ni venos al la lumaj regionoj, kaj havas deziron helpi aliajn estulojn cxi tie sur la tero aux helpi al tiuj, kiuj gxuste trovigxas en la mallumaj kaj malvarmaj zonoj.

FELIX: Hmm....sonas interese...Ankaux mi volas farigxi protekt-angxelo. Tiam mi helpos cxiujn malfelicxajn hundojn, kiuj ne havas bongustajn, dikajn ostojn, trovi la plej bongustajn de la plej bongustaj ostoj sur la tero!!

FELICIA: Jes!...Faru tion...hi..hi..hi...

Teksto kaj bildoj de Helen Claesson
La bildoj estas kolorigitaj de Vanessa Soodeen

Felicia, Felix kaj la  protektangxeloj

 

Klaku por reiri!        Klaku por iri pluen!