Infanenkonduko (tria pagxo, trovigxas kvin!)

FELICIA: Jes....sed Felix!...Via opinio sxajnas esti ne tute logika, kaj ne temas pri puno. Temas pri speco da instruo. Vi fakte partoprenas en la lernejo de la vivo la tutan tempon. Oni cxiam lernas pri kauxzo kaj efiko. Kiam oni faras ion en unu maniero, la rezulto farigxas simile, ekzemple se vi semas plantojn kun dornoj, vi ne povas atendi rikolton de fragoj, sed sendube farigxas plantoj kun dornoj, cxu ne? Ne do estas puno, ke oni mem vidas kaj travivas efikojn de tio, kion oni faras. Se oni spertas ke doloras kiam iu mordas nin en la vosto, do estas pli facile kompreni, ke oni mem ne plu devas fari la saman, cxu ne? CXu vi ne havas ekzemplon el via propra vivo?

FELIX: Nejeaheh..hm...eble jes..antaux kelkaj tagoj mi mordis Max, la najbarhundon, en la malantauxa kruro, kaj la tagon poste venis agresiva sangohundo kaj mordis mian kruron. Doloregis!!

FELICIA: Jes..gxuste tio!!..Vi nun scias kiel tiu mordo influas al vi..Tiam vi certe ne plu havas emon fari tion denove, cxu ne?

FELIX: Ho Jes!!..Tiun agodon mi ne povas halti...Kaj..fakte mi kredas, ke hazarde okazis la samon por mi la tagon poste. Mi ne kredas je iu karmo..Mi kredas je hazardo!!

FELICIA: Fakte ne ekzistas iu hazardo. La tuta vivo estas kondukata de fizikaj kaj spiritaj legxoj. Pripensu...se la sukero hazarde sxangxus karakteron kaj anstataux farigxus al salo, kiam ni volas baki bongustan sukerkukon je via naskigxtago! Kiel tiu farigxus?! Ni neniam povus fari iun gxustan, se cxio kaj cxiu subite sxangxus karakteron..kaj..Pripensu se VI travivus la rikolton de MIAJ agadoj......se MI batas Max, la najbarhundon, en la kapon, kaj VI la tagon poste ricevus la baton anstataux mi, malgraux vi ne faris ion! Jes... se la vivo estus tiel hazarde, ne eblus lerni ion ajn. Do niaj spertoj ne farigxus bono kaj beno por ni mem. Nenio gravus por ni tiam...Neee....vere estas felicxe, ke ekzistas fizikaj kaj spiritaj legxoj kiuj perfekte funkcias.

FELIX: Hm...Nun mi opinias, ke ni sxangxu parolad-temon... Mi dum longa tempo pensis pri kial ekzistas bonaj kaj malbonaj aferoj en la mondo. Mi dezirus ke nur ekzistus bongustaj ostoj cxie, ke la suno brilus la tutan tagon, ke la najbaro ridetus la tutan tempon, kaj forprenu la malvarmon, pluvon kaj vintron..kaj mi volas havi sukerkukon kun kremo kiel deserto cxiun tagon!!

FELICIA: Nun vi tusxis iun gravan aferon. Auxskultu! Se oni nur travivas amuzajn kaj bonajn aferojn en la eterna eterno, tamen tio rezultus al iu limo kiam oni subite ne plu povas senti iun felicxon aux gxuon en tiu bona afero. Kaj al kiu utilas havi bonan tempon mangxi bongustajn ostojn, sukerkukon kun kremo, se oni subite ne povas senti iun felicxon aux gxuon en tio bongusta, sed spertas tion kiel teda kaj malinspira? Fakte la tuta travivado de la vivo estas bazita je kontrastoj inter mallum- kaj lum-travivadoj. La sopiro al kontrast-travivajxoj faras, ke ni iel renovigas niajn eblecojn travivi la vivon..senti felicxon k.t.p. Pro viaj antauxaj travivataj malbonaj aferoj, vi povas travivi ion, kio estas pli bona ol la jxus travivata malbona afero....Martinus nomigxas tio: La malagrabla bono kaj la agrabla bono. Ambaux estas simile gravaj por ke ni povu sperti la vivon. En la planta regno kaj la besta regno ni travivas multege da mallumo, kaj en la aliaj regionoj oni travivas lumaj travivajxoj. Tie oni ne povas sperti malfelicxon aux suferon. Tie nur trovigxas felicxaj travivajxoj.

Felicia, la legxoj kaj la karmo

 

Klaku por reiri!        Klaku por iri pluen!