Infanenkonduko (kvara pagxo, trovigxas kvin!)

FELIX: Tio sxajnas al mi esti ege teoria..aux eble abstrakta. CXu vi ne povas rakonti al mi iun pli ter-proksiman ekzemplon? Mi tutsimple ne komprenas kion vi volas diri..

FELICIA: Jes, pensu ekzemple pri somero kaj vintro. Post looonga, malluuuuma kaj malvaaarma vintro ni sopiras al varmo, sed post looonga, luuuma kaj vaaarma somero, ni subite deziras la malon denove. Martinus nomigxas tion malsato kaj sato. Malsato kaj sato trapenetras cxion kion ni travivas kaj faras en nia vivo. Kiam ni travivas iun aferon dum periodo, ni sopiras al la kontrasto. CXu vi ne havas proprajn travivajxojn pri tio, Felix?

FELIX: Hm...jenejess..eble..lasu min pensi iomete.hm...Unu fojon kiam mi estis hundido, mi ricevis grandan keston kun fisxostoj, cxar tion mi plej multe sxatis, sed mordante sur tiuj fisxostoj dum tri semajnoj, mi ne plu volis vidi unu fisxoston pli!

FELICIA: Jes..gxuste tion! Tion ni ne nur povas sperti en nia cxiutaga vivo....sed ankaux en la granda spiralciklo. Kiam ni travivis la plantoregnon kaj la bestoregnon kaj survojas al la vera homa regno, ni tiel multe satigxis je cxiuj mallumo kaj malagrablo, ke ni ricevu malsaton je lumaj kaj agrablaj travivajxoj. La lumajn travivajxojn ni povas sperti en parto de la vera homa regno, la sagxoregno, la Dia regno kaj la beata regno...Sed poste kiam ni mangxis al sateco je tiu lumo dum milionoj da jaroj, ni denove sopiras al mallumaj travivajxoj, kun multe da mortigoj kaj bataloj, kaj tra tiu sopiro ni englitas novan spiralciklon, por renovigi niajn vivspertojn pere de la mallumaj travivajxoj. Fakte, post la lumaj regionoj ni tiel multe sopiras al mallumaj travivajxoj, ke ni, kiel plantoj, gxuas farigxi mangxata de bestoj, farigxi tondata kiel herbo, kaj farigxi plukata de homoj. Jes...tiel forte ni sopiras al la kontrasto al la lumo, ke ni tutsimple spertas la mallumon kiel gxuon kaj felicxon.

FELIX: Vi volas diri...vi volas diri, ke trovigxas celo pri tiu malbono sur la tero, ekzemple cxiuj militoj kaj aliaj terurajxoj?

FELICIA: Jes fakte..Tiuj kiuj ankoraux sopiras al milito kaj mallumo rajtas militi al sateco, al tiu stato kiam ili ne volas plu, kaj komencas sopiri al paco, lumaj travivajxoj kaj al fari bonajn agadojn. Estas tute nature kaj logike! Tiuj kiuj sopiras al milito, naskigxas en tiuj landoj aux regionoj kie trovigxas samemuloj, kaj tiuj estuloj kiuj satigxis je milito naskigxas en tiuj regionoj kie ekzistas samemuloj, kiuj volas havi pacon. Do...ankaux milit- kaj pacopensoj estas kondukata de malsato kaj sato. Kiam oni travivis multe da sufero, oni kapablas senti pli da kompato kun la aliaj estuloj en la sama situacio....kaj tiam oni ne plu volas vundi iun....cxar oni scias kiel tio estas..

FELIX: Jes.. Jes. sonas kiel bona klarigo. Tion mi devas konfesi. Nun mi subite povas vidi, ke la vivo estas kiel lernejo. Kiam ni militas kaj faras multajn malbonajn agadojn, ni ricevas respondon je tiuj agadoj, kaj tio rezultas en tio, ke ni komencas sopiri al paco kaj amo anstataux milito..Bonege!!

FELICIA: Jes bone pensite!..gxuste!..La vivo tamen ne estas tiom malbona, cxu ne?

FELIX: Nee..nun cxio komencas farigxi vere interesa!

FELICIA: Jes...kaj se vi volas Felix, vi mem, kune kun aliaj kamaradoj, povas plulegi en la libroj de Martinus. Li skribas pri multaj, multaj aferoj kiujn ni ankoraux ne tusxis..sed nun vi tamen ricevis enkondukon. Oni ankaux povas ricevi pli da informo pere de la Interreto..

La malsato kaj sato de Felix

 

Klaku por reiri!        Klaku por iri pluen!